Denis de la Reussille elektita al la svisa parlamento

HeKo 583 1-C, 18 okt 15

La urbestro de Loklo (Le Locle), Denis de la Reussille, eniros unuafoje la svisan parlamenton, en la Nacian Konsilion (la proporcian branĉon, kiu ekvivalentas al la Senato en la Esperanta Civito), post la hodiaŭaj ĝeneralaj elektoj. Li reprezentas la Laboristan Partion, la plej maldekstran en Svislando.

S-ro de la Reussille akceptis la ĵuron de la Civita Senato, en la unua inaŭgura sesio de ĝia historio, 25 februaro 2002. Tiu sesio okazis en la bela Konsilia salono de la eĉ pli bela urbodomo de Loklo, sub la prezido de konsulo Walter Zelazny. Loklo (kaj ĝia urbodomo kvazaŭ kurio) gastigis plej ofte niajn parlamentajn sesiojn. La aŭguro tiam esprimita de niaj geparlamentanoj, ke iam nia gastiganto sidos sur konfederacia seĝo en Berno, nun plenumiĝis.

Konsulo Marie-France Conde Rey kaj vickonsulo Giorgio Silfer (kiel svisa ŝtatano voĉdoninta por li) esprimas al Denis de la Reussille sinceran gratulon kaj elkoran bondeziron.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.