En Kroatio Minnaja kaj Martinov pri nia literaturhistorio
HeKo 580 3-B, 13 sep 15
Hieraŭ disvolviĝis en vilaĝo Hraŝĉina (norda Kroatio) la 13a Renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj kaj tradukistoj: tre agrabla duontago, en bieno Njegus, familia posedaĵo de verkistino Spomenka Ŝtimec, kun tagmeza pikniko kaj dumpaŭza manĝo de dolĉaĵoj. Suno kaj sennuba ĉielo akompanis dum la tuta tempo.