Sukcesa prezento en la itala kongreso

HeKo 579 3-B, 24 aug 15

Tre sukcesa estis la prezento de “Historio de la esperanta literaturo” fare de c-ano Carlo Minnaja dum la itala kongreso en San Benedetto del Tronto. Unu plenhora ero estis dedichita al tio (aliaj libroprezentoj ricevis nur duonhoran tempon).

Hieraŭ posttagmeze d-ro Nicola Minnaja enkondukis konversacion kun la ĉeestanta aŭtoro dirante, ke “en la libro estas tri libroj: la teksto mem, la referencoj, la antologio”; el la trideko da aŭskultantoj venis kelkaj demandoj. Fine estis la (kutima) kuraĝigo al aĉetado.

Neatendita surprizo estis ke dum la inaŭguro, dum la salutoj de la diversaj kontinentoj (ne plu nacioj, alikaze la afero estus tro longa), finna s-ino Synnove Mynttinen tute senkonekse kun landa saluto menciis la verkon kun laŭdegoj, ke vere tiu estas la libro kiun oni atendis, ke ĝi estas treege bona. “Tiel laŭde, ke eĉ embarase” konfesas Carlo Minnaja.

Venontaj prezentoj de “Historio de la esperanta literaturo” en la itala Esperantio: en Romo 9 novembro 2015 kaj en Milano 13 novembro 2015, ĉe la lokaj kluboj. En ambaŭ ĉeestos almenaŭ c-ano Giorgio Silfer.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.