Zelazny en Kirgizio pro la PEN-mondkongreso
Ekos morgaŭ la 80a PEN-mondkongreso en Biŝkeko (Kirgizio), kie reprezentiĝos okdeko da literaturoj, inter ili ankaŭ la esperanta. Niaj voĉrajtaj delegitoj ĉe la Asembleo estas prof. d-ro hab. Walter Zelazny kaj d-ino Chiara Macconi. C-ano Zelazny partoprenas unuafoje PEN-mondkongreson, kiel sekretario de la Esperanto-Centro.