Eŭropa Lingvo-Tago en Budapeŝto

HeKo 565 6-B, 26 sep 14


Esperanto ĉefrolis en la programo de la Eŭropa Lingvo-Tago, hodiaŭ ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto, per duhora posttagmeza programo organizita kune kun Hungaria Esperanto-Asocio, kaj per ĉeesto en internaj ekspozicioj.

Inter la ĉefaj gastoj estis du membroj de la fonduma konsilio de Fajszi Amika Rondo. D-ro György Nanovfszky koncize prelegis pri “Historio de internaciaj rilatoj”, kun aparta atento pri la lingvaj aspektoj. Anjo Amika prezentis tri kantojn en nia lingvo, sed el diversaj kulturoj de Eŭropo.

La ĉambrokoruso Fenikso prezentis la esperantan kaj la eŭropan himnon: ĉi-lastan en la esperanta versio. En la programo ankaŭ deklamado de “Ĉardo ĉe la vilaĝfino”, fare de aktorino Mária Eszes.

La aranĝon adiaŭe ĉeestis d-ino Ibolya Mender, la bibliotekestrino, kiu pensiiĝas ĉi-monate. Gratulinde ŝi subtenis la ĉeeston de nia lingvo, ankaŭ per la kvalifikigo de la koncerna referantino, dum sia mandato.
 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.