PEN-Asembleo reinvitas mondkongreson por 2025
La Asembleo de Esperanta PEN-Centro havis sian ordinaran kunsidon hodiaŭ en Ĉaŭdefono, okaze de la 12a Kultura Esperanto-Festivalo, sub la tagprezido de Mikaelo Bronŝtejn. Protokolis Miroslava Kirova, sekretario-kasisto (statute la oficon povas plenumi ne PEN-ano), dum prezidanto Georgi Mihalkov senkulpiĝis pro misfarto.