La Vickonsulo atingis Burundion
Hodiaŭ posttagmeze la Vickonsulo de la Esperanta Civito, sen. Marie-France Conde Rey, atingis Buĵumburon, por oficiala vizito en Burundio. La Vickonsulon atendis ĉe la flughaveno delegacio de la paktinta establo SIPU, gvidata de c-anoj Frederiko Nimubona kaj Marteno Mbazumutima.