Naturamika Semajno 2010 en Grindelvaldo

HeKo 414 8-B, 30 dec 09

La sola ĉiujare okazanta internacia naturamika semajno en esperanto estas programita por 20-25 junio 2010, kiel kutime en Grindelvaldo, la plej pitoreska loko en la svisa Alparo. Organizas Kultura Centro Esperantista kaj Esperanta Naturamikaro.

La partoprenantoj renkontiĝos en la Naturamika Domo de Grindelvaldo dimanĉon la 20an je la 18h30, por la unua vespermanĝo kaj la interkona vespero. La tuttagaj ekskursoj okupos la postajn tagojn, ĝis la 25a posttagmeze. La internacia grupo (kun aliĝoj jam el Japanio) estos gvidata de sperta konanto pri la regiono.

Kvin tranoktoj, kun duona pensiono, plus programo kaj gvidisto, kostas CHF 487,50 (au 330,- EUR). La kotizo ne inkluzivas veturkostojn kaj eventualajn enirbiletojn al muzeo aŭ specifa vidindaĵo. Eblas (mal)longigi sian restadon. Limdato por la aliĝoj: Pasko 2010. Pliaj informoj ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.