La Administra Komitato de LF-koop kunvenis en Budapeŝto
La Administra Komitato de LF-koop (KALiFo) havis hieraŭ posttagmeze ordinaran kunvenon en Budapeŝto, sub la gvido de la prezidanto, d-ino Perla Martinelli.
La dua numero de “Heroldo de Esperanto” eldonita de Lexus en Brazilo (pormomente disponebla nur rete) dediĉas artikolon al forta kritiko pri la strategio de Universala Esperanto-Asocio en Afriko.
Mardon la 24an de oktobro 2017 je la 18h15 ĉe la okcidenta legacio de la Esperanta Civito (strato Edinburgo 26, Bruselo) prof. Giorgio Silfer prelegos pri la zamenhofa respondo al la hebrea demando, kadre de la centa datreveno de la forpaso de Doktoro Esperanto.
La kunordiganto de Civila Esperanta Servo, c-ano Claudiu Doda, vizitos Burundion okaze de la 8a Afrika Kongreso de Esperanto, en la dua duono de decembro 2017. Lin akompanos c-ano Tihomir Lovriĉ, kiu en la teamo de CES plenumis mision en Bosnio la pasintan junion. Tria stabano de CES, c-ano Marek Bamberski, ne povos partopreni pro okupiteco.