Usono (kaj Israelo) forlasas Uneskon

HeKo 661 4-A, 13 okt 17

Por la dua fojo dum tridek tri jaroj Usono eksiĝos de Unesko. Unue en 1984, sub la prezido de Ronald Reagan; due fine de 2018, sub la prezido de Donald Trump. Inter la du datoj Usono revenis al Unesko en 2002, sub la prezido de George Bush la juna, sed jam en 2011 sub la prezido de Barack Obama ĝi haltigis la kontribuojn al la Unesko-bilanco (pli ol kvincent milionoj da dolaroj atende kuŝas en banko).

La unua krizo inter Unesko kaj la amerika superpotenco fontas el la epoko, kiam la internacia organizo komencis okupiĝi pri komunikado, sekve de la raporto McBride. La eksiĝon de Usono imitis Britio (kaj Singapuro), kiam ĉefministro estis Margaret Thatcher. Britio revenis en 1997, kiam premieris Tony Blair.

La duan krizon kaŭzas la rilatoj establitaj inter Unesko kaj la Palestina Aŭtoritato, kaj specife lastaj decidoj kontraŭisraelaj, almenaŭ laŭ la interpreto de la eksiĝantoj, kiuj tamen gardos postenon de observantoj.

La anoncon pri la retiriĝo de Usono donis la ĝenerala direktoro de Unesko mem, Irina Bokova, kiu lamentis pro “grava perdo por la multflankismo”. Ŝi aldonis: “Dum la lukto kontraŭ la perforta ekstremismo postulas renovigitan investon en edukado kaj interkultura dialogo por preventi malamon, estas tre lamentinde ke Usono retiriĝas el la UN-agentejo kiu okupiĝas pri tiuj temoj”.

Unesko elektos baldaŭ novan ĝeneralan direktoron, pro mandatfino.

(HeKo 661 4-A, 13 okt 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.