Lariko Golden pri periodigoj de nia literaturo
Tre interesa literatura kafejo antaŭhieraŭ en Budapeŝto, zorge de Fajszi Amika Rondo kaj sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko.
Tre interesa literatura kafejo antaŭhieraŭ en Budapeŝto, zorge de Fajszi Amika Rondo kaj sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko.
Laŭ plano anoncita de prezidanto Michael Boris Mandirola, ĉi-monate startas la granda afrika operaco de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kulminonta per Internacia Junulara Kongreso en aŭgusto 2017, kie “oni uzos la plej grandan subvencion, kiun TEJO iam ajn ricevis”.
La dua Arta Renkonto Transnacia en Esperanto disvolviĝos en la loke fame teatro-kinejo-kafejo ABC, unu el la prestiĝaj kulturaj centroj en Ĉaŭdefono, anoncas la Facebook-paĝo de ARTE.
EU-Parlamento aŭskultis kaj debatis hieraŭ la jaran paroladon pri la stato de la Unio, fare de la Komisiona Prezidanto Jean-Claude Juncker, kiu ĉi-foje ne sin esprimis en la angla.
Iniciate de Itala Mazzini-ana Asocio, kies prezidanto en Venecio estas c-ano Paolo Penacchio (kandidato de la Verda Listo), c-ano Carlo Minnaja prezentos itallingve en la civita bibiloteko de Mestre sian libron “L’esperanto in Italia”, 22 septembro 2016.
Laŭ la ĵus reviziita jar-raporto de la Estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, al la (baldaŭ ne plu) junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio estis asignitaj 216.000 eŭroj da subvencioj dum unu sola jaro, inter la kongreso de 2015 kaj tiu de 2016.
“Literatura Foiro” estas elektonta la kandidaton de la esperanta literaturo por la Nobel-premio, per referendumo de sia abonantaro.
Peza tegolo riskas fali sur la kontestatan TEJO-kongreson en Afriko, pri kiu verŝajne oni rezignus (same kiel faris ILEI, malrespektante interkonsenton), se Eŭropa Unio ne estus jam asigninta riĉan elspezendan subvencion.
Akurate post tri semajnoj iris al la presejo, kaj post kvar tagoj iros al la abonantaro, la numero 2262 (12:2016) de “Heroldo de Esperanto”, la plej ofta gazeto pri la esperanto-mondo, eldonata kaj posedata de LF-koop dum ankoraŭ kvar numeroj. Poste ĝin produktos la nova posedanto, sociala grupo Lexus en Brazilo.