Lariko Golden pri periodigoj de nia literaturo

HeKo 614 7-B, 17 sep 16

Tre interesa literatura kafejo antaŭhieraŭ en Budapeŝto, zorge de Fajszi Amika Rondo kaj sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko.

Gastis Lariko Golden kiu, post enkonduko de la FAR-prezidanto, György Nanofvszky, parolis pri la periodigoj de la esperanto-literaturo. La temon hungaraj esperantologoj ŝatas enfokusigi ankaŭ ĉe literaturaj kursoj (ekzemple Vilmos Benczik kaj István Ertl ĉe UAM en Poznano), kaj lastatempe ĝi des pli aktualiĝis pro la periodigo en “Historio de la esperanta literaturo”. 

Ni memoru ke Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer definitive superas la klasikan periodigon bazitan sur la mondmilitoj: laŭ ili, la eventoj en Ruslando fine de la 1910aj kaj la ĝeneraligo de la malpermesoj kaj persekutoj ekde 1937 pli grave influis ol la militoj mem, ekzemple.

La literatura kafejo arigis nian budapeŝtan inteligencion: interalie ĉeestis profesoroj Benczik (unuafoje kiel aŭskultanto), Bujdosó kaj Wacha.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.