La Forumo sukcese kaj reale kunvenis en Loklo
La Forumo de la Esperanta Civito, kiu ne povis kunsidi pasintjare en Budapeŝto pro la subita pandemio, plenumis sian agendon 9 aŭgusto 2021 en la admirinda salono de la Ĝenerala Konsilio, afable disponigita en la urbodomo de Loklo, Svislando.