Esperanta PEN-Centro flegas publikajn rilatojn

HeKo 768 3-B, 25 jul 21

Grava kaj agrabla vizito ĉe la jura sidejo de Esperanta PEN-Centro en Svislando: Alix Parodi Peretti gastis ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, urbo kie loĝas ankaŭ alia membro de la Romanda PEN-Centro, Lea Cohen-Augsburger, iama bulgara ambasadoro.

D-ino Parodi Peretti prezidas la Romandan PEN-Centron kaj kunordigas la konferencon de la tri svisaj PEN: romanda, alemana kaj svisitala. Ŝi estas ankaŭ tre aktiva en la internaciaj PEN-komitatoj pri paco kaj pri lingvaj rajtoj / tradukarto.

Tre dinamisma spite al sia aĝo (ŝi atingis pasintjare mil kaj unu lunojn), dotita je elokvento egale torenta en tri lingvoj, ŝi sukcesis komuniki sen embaraso kun ĉiuj personoj nuntempe en la Domo, el kvar lingvaj areoj (azera, hispana, hungara, itala).

Persono kiu ne suferas la lingvan problemon (al oficialaj PEN-laborlingvoj aldoniĝas C2-nivele almenaŭ la greka kaj la itala), la verkistino tamen deziras lerni esperanton: ne kiel internacian helplingvon, sed kiel transnacian kulturlingvon, kies kandidaton al la literatura premio, c-anon Giorgio Silfer, ŝi apogas kune kun aliaj PEN-centroj.

La konferenco de la svisaj PEN-centroj okazos ankoraŭ ĉi-jare en la Esperanto-Domo mem, luota por la okazo. Tio ne estas la sola interna rilatado: krom la aktiveco en la internaciaj komitatoj, niaj verkistoj flegas partnerecon kun la Usona PEN, kaj amikajn rilatojn kun aliaj. Efektive la Esperanta PEN flegas rilatojn ekster Esperantio multege pli ol interne.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.