Borsa analizo de Esperantio, decembro 2016
La borsa analizo de Esperantio estas servo interna al Fondumo Pro Esperanto.
La borsa analizo de Esperantio estas servo interna al Fondumo Pro Esperanto.
La opozicio interna al Universala Esperanto-Asocio komencis novan kampanjon kontraŭ Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. La kampanjon iniciatis, kiel normale ĉar li estas la gvidanto de tiu opozicio, la eksa direktoro kaj nuna komitatano Osmo Buller.
La evoluo de la situacio en Afriko restas zorgiga, malgraŭ la probabla atingo de kompromiso pri la sorto de la nuna prezidento de RD Kongolando. Sed pli ol la diplomatio de la romkatolika eklezio, la destinon de Kabila influas lia ĉefa apoganto, la ĉiama diktatoro de Angolo, kiu reprenis siajn apogotrupojn nome de ambigua neŭtraleco.
Estas pli kaj pli certe, ke neniu brito sidos en la Parlamento de Eŭropa Unio post la kontinenta baloto de printempo 2019. La brita secesio fariĝos realaĵo antaŭ tiu dato. Tion indikas la evoluo de la rilatoj inter la Insulo kaj la kontinento dum la lastaj ses monatoj.
La nova sidejo de la Orienta Legacio de la Esperanta Civito estos oficiale inaŭgurita 19 januaro 2017 je 17h30 en Budapeŝto: fare de la Vickonsulo nome de la Kapitulo kaj fare de la Blanka grupestro nome de la Senata opozicio.
Laŭ peto de la koncernato mem, ni (re)aperigas la suban:
La 29an de decembro 2016 matene okazis la adiaŭa cerimonio, en kiu partoprenis amaso da civitanoj kaj da skoltoj.
C-ano Nico Grisafi estis instruisto en la baza lernejo kaj poste fondinto de la skolta asocio en Abano, Italio. Li promociis multajn kursojn de esperanto. Kaj nun ni ĝojas ke lia filino (edziniĝinta en Svislando) aktivas en Esperantio.
Afrikanoj havas asocion tutkontinentan kun la nomo UETA. Aliflanke, la estraro de UEA havas laborgrupeton, kiu faras nenion krom apliki decidojn de la estraro de UEA. Tiu afrika komisiono tute ne estas asocio de esperantistoj afrikaj en Afriko. Tial ĝi tute ne rajtas ion altrudi al Afriko.
Karaj gecivitanoj,
Lastan ŝancon mi havas por bondeziri prosperan novan jaron kiel proparolisto de la Esperanta Civito. La ŝancon mi kaptas, ankaŭ ĉar la jarfino koincidas kun du kongresoj en Afriko: nacia en Togolando kaj kontinenta en Tanzanio.
La Kapitulo de la Esperanta Civito havis skajpan kunvenon hieraŭ vespere, sub la prezido de sen. Conde Rey, eliranta Konsulo. Alestis senatanoj Kirova, Martinelli, Nguefack kaj Silfer, membroj de la Kapitulo ekde 2012. Ili ĉiuj konfirmis sian pretecon akcepti delegon de la Konsulo por la nova mandato.