Atribuo de parlamentaj oficoj por 2017-21

HeKo 628 6-C, 29 dec 16

Konforme al la normoj (specife al la artikoloj 2, 3 kaj 4 de la Senata Reglamento) la Konsulo notas ke la provizoraj grupestroj estas sen. Julio Herrero (Verda grupo) kaj sen. Anna Bartek (Blanka grupo). Ili estas la oficialaj proparolantoj de la respektivaj grupoj, ĝis la unua senata sesio en aprilo 2017.

La ĵus elektitaj senatanoj Dello Spedale, Martinov kaj Muhlemann estos ankoraŭ forumanoj komence de la inaŭgura parlamenta sesio. Tiam, post partopreno en la proklamo de la balotrezulto, ili deklaros sian rezignon favore al la senata posteno.

La Konsulo memorigas la paktintajn establojn pri la artikolo 2, paragrafo 3, de la Foruma Reglamento: “La forumano estas konsiderata kiel reelektita, se neniu kontraŭa komuniko atingas la Konsulon ene de tridek tagoj post la unua parlamenta sesio, kondiĉe ke la eliranto daŭre plenumu la normojn por la forumaneco.”

Krome ŝi memorigas pri la paragrafo 4: “Se ekvakas posteno de forumano, manke de alia indiko el la koncerna establo nova forumano elektiĝas la civitan(in)o kun plej alta estrara ofico (laŭvice: prezidanto, vicprezidanto, sekretario, estrarano pri eksteraj rilatoj) en tiu establo.” Alia indiko povas esti ankaŭ la decido havi nur unu delegiton anstataŭ du ĉe la Forumo.

Tiurilate la Konsulo memorigas ankaŭ pri la artikolo 18, paragrafo 2, de la Foruma Reglamento: “La voĉoj estas kalkulitaj ne laŭ kapo, sed laŭ establo. Se du forumanoj de la sama establo voĉdonas malsame, la prezidanto kalkulas sindetena la voĉon de la koncerna establo.”





Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.