Kompleta la kvara kolekto de "Femina"
“Proceso al Paŭlo: ĉu defendebla ĉe prokurorino?” estas la temo de la dosiero kiun la lasta numero de “Femina” en 2008 dediĉas al la granda interpretisto de la kristanismo.
“Proceso al Paŭlo: ĉu defendebla ĉe prokurorino?” estas la temo de la dosiero kiun la lasta numero de “Femina” en 2008 dediĉas al la granda interpretisto de la kristanismo.
Kiu inventis la homaranismon? Chu Zamenhof aŭ Giuseppe Garibaldi? Eble homaranismo estas nenio alia ol garibaldigita hilelismo… Interesa komparo survoje al la 15a de Decembro, la Tago de la Esperanta Kulturo (cetere, ĉu vi posedas la Zamenhof-medalon el arĝento, ĉi-jare produktitan en Meksiko?).
Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” en Razgrad ĉiujare eldonas sian bultenon “Esperantista Tribuno”, kiu en 2008 aperis kiel ok-paĝa gazeto kaj estis donacita al ĉiuj ducent partoprenantoj en la 50a kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio en Carevo. Ĝi raportas per artikoloj, fotoj kaj per kroniko pri la riĉa agado de la esperantistoj en Razgrado kaj en aliaj urboj de Bulgario.
La pasintan semajnon en Oslo cento da ŝtatoj subskribis konvencion, kiu malpermesas la uzon, fabrikadon kaj komercadon de kelkaj tipoj de grapolbomboj, fakte la plej danĝeraj. La konvencio ekvalidos post la ratifo fare de tridek subskribintaj ŝtatoj.
Ekstreme valora dokumentofilmo estas ĵus produktita de LF-koop: “Intervjuo kun Meta kaj Bill Auld”.
Okaze de la 50-jariĝo de Bulgara Esperanto-Teatro kaj la baldaŭa 40-jariĝo de “Literatura Foiro” la ĉefredaktoro de la revuo Ljubomir Trifonĉovski, la prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio Petar Todorov kaj ĝia sekretario Mariana Evlogieva hieraŭ vizitis la Nacian Teatran Muzeon en Sofio, funkciantan ĉe la Nacia Teatro “Ivan Vazov”.
Du redaktoroj, Kalle Kniivilä kaj László Szilvási (la du solaj “personae non gratae” ĉe la Esperanta Civito, ĝuste pro siaj oftaj mensogoj kaj eĉ kalumnioj, kompreneble sen ajna rekta kontakto al la kalumniatoj), estas objekto de draŝa reago fare de Hungaria Esperanto-Asocio, landa asocio de UEA, kiu dum la lastaj jaroj havis du prezidantojn kun la esperanta civitaneco.
Kultura Centro Esperantista kaj Feminisma Esperanta Movado proponas la unuan Atelieron por Esperanto-Verkistinoj: pasigi semajnon kune en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono kaj trejni sin al verkado, chu proza chu poezia. La dato: 13-17 aprilo 2009.
Lastatempe Hungaria Esperanto-Asocio fariĝis la plej multnombra landa asocio en Eŭropo, kvankam tion kontestas publike s-ro László Szilvási, kies konstantaj mensogoj pri la Pakto por la Esperanta Civito kaŭzis, ke la tiama EvoluKomisiono (la Civito ankoraŭ ne naskiĝis) en 1999 deklaris lin “persona non grata”.
Esperanta Virina Asocio fondiĝis en 1953, laŭ la ondo de la naciaj movadoj kontraŭ la uzo de atombomboj kaj kontraŭ ĉiuj militoj. Aldone, EVA aktivadis por la plialtigo de la socia kaj familia rolo de japaninoj, kun granda atento al la enkonduko de tiuj nocioj en la edukadon de postaj generacioj. La asocio uzis esperanton por serĉi internaciajn kontaktojn precipe en la azia sfero.
Sen. Perla Martinelli, vicprezidanto de LF-koop kaj prezidanto de Esperanta PEN-Centro, donis sian opinion okaze de intervjuo farita de “La Ondo de Esperanto” pri la libromerkato en Esperantio. Jen la intervjuo, kun la atentigo ke ŝi preferas esti indikita je Esperantio, anstataŭ Italio, kiel en la decembra numero de LOdE.