Nur en aprilo 2017 la unua gazeto de Lexus
HeKo 635 9-B, 2 mar 17
Sociala Grupo Lexus anoncis ke la unua numero de “Heroldo de Esperanto” en 2017 “aperos ĝis la fino de marto aŭ komenco de aprilo”. Tio estas tri semajnojn post la limdato koncedita de LF-koop rilate la eldonadon, kaj dekon da tagoj antaŭ la limdato koncedita rilate la unuan partopagon (kiu tiam malfruus je kvin monatoj).