LF-koop koncedas du pliajn monatojn al la nesolventa Lexus

HeKo 634 7-B, 21 feb 17

“Se Lexus malakurate pagos en tri sinsekvaj monatoj, LF-koop rajtos rompi la kontrakton kaj repreni la gazeton HdE por si.”

Tiu ĉi klaŭzo en la vendokontrakto koncernas dek unu monatajn partopagojn por “Heroldo de Esperanto”. Ĝi estis enmetita en la kontrakton laŭ propono de s-roj Fabrício Valle kaj Paulo Lima, posedantoj de Lexus, la aĉetanto de HdE.

La unua partopago estis kontrakte fiksita je la 10a de decembro 2016, la dua je la 10a de januaro 2017, la tria je la 10a de februaro. Neniu pago estis farita ĝis nun, kaj la Administra Komitato atentigis la direktoron de Sociala Grupo Lexus, ke laŭjure la gazeto devas tuj reveni al LF-koop.

Tial ke “Heroldo de Esperanto” estas paktinta establo, pro la transnacia solidareco ene de la Pakto LF-koop koncedas ankoraŭ du monatojn. Se ĝis la 10a de marto ne aperos la unua papera numero de HdE kaj ĝis la 10a de aprilo ne alvenos almenaŭ la unua partopago, la Ĝenerala Asembleo de LF-koop ratifos la rompon de la kontrakto.

La helpema sinteno de LF-koop kongruas ankaŭ kun ĝia simpatio por la brazila esperantistaro.

Subskribis: la Administra Komitato de LF-koop

(HeKo 634 7-B, 21 feb 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.