Nova programo en la Januara Monatfino
Pro subita akcidento al sia edzino, c-ano Francisko Degoul bedaŭrinde ne povos gvidi la Kulturan Monatfinon de KCE en Ĉaŭdefono, 29-30 januaro 2011.
La programo daŭre antaŭvidas la Asembleon de Kultura Centro Esperantista, je 10h00 matene en dua kunvoko. Posttagmeze, la ĉeestantoj koncentriĝos al la strukturo kaj laborprojektoj de la lernejo.