Nia literaturo en Internacia Poezia Konferenco

HeKo 468 6-B, 23 jan 11

C-ano d-ro György Nanovfszky, vicprezidanto de la Esperanta PEN-Centro, kaj sen. d-ro Giorgio Silfer reprezentos nian literaturon ĉe la 43a Internacia Poezia Konferenco en Bledo, 4-8 majo 2011.

En la pitoreska slovena urbeto, kie tradicie kunvenas la Verkista Pac-Komitato de PEN Internacia, niaj delegitoj partoprenos la komitatajn laborojn kaj prezentos specimenojn de nia poezio okaze de literaturaj kafejoj. Kiel kutime, oni memoros pri nia kandidatino al la literatura Nobelo, d-ino Marjorie Boulton.

Sed plej grave, la organiza konferenca komitato invitis c-anon Silfer prelegi pri la temo: “La bildo de la fremdulo en la esperanta literaturo: vojo al paco”. La prelego okazos en la franca, laŭ preskribo en la Konstitucio de la Esperanta Civito, en kies Pakto membras, ekde 1998, ankaŭ la Esperanta PEN.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.