Ekde julio 2016 plia apartamento
Ekde 1 julio 2016 Fondumo Pro Esperanto prizorgos plian nemoveblaĵon, krom la domflegado por KCE en Ĉaŭdefono kaj la administradon de la naturamika Esperanto-Domo en Malago kaj de la Elfonesto por LF-koop.
La aŭtoroj de “Historio de la esperanta literaturo”, c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, prezentos premiere la duan represon de la verko, 2 aprilo 2016 ĉe Esperanto-Klubo “Achille Tellini” en Bolonjo (Italio).
Pli ol cent universitatanoj, diplomatoj, reprezentantoj de NROj kaj UN-oficistoj ĉeestis la simpozion pri “Lingvo kaj la celoj por daŭripova evoluigo [CDE]”, ĉe 777 United Nations Plaza, Novjorko, 21-22 aprilo 2016.
Post la novaĵo pri la (parta) likvido de Centro Zamenhof en Bjalistoko, sen. Giorgio Silfer baldaŭ vizitos la polan urbon. Pormomente lia vizito, preparata interkonsente kun sen. Walter Zelazny, profesoro en la bjalistoka universitato, ŝajnas havi nur privatan karakteron.
Ĉu la Unua de Majo estu festa tago nur por la dungitoj? Certe ne, ĉar tiel ĝi ne havus sencon en sovetia epogo, kiam ĉiu principe estis dungita de la ŝtato.
Koincidas kun la hodiaŭa tago de nefermitaj pordoj en la sidejo de UEA la lasta tago de dungiteco de s-ro Osmo Buller, kiu ekde morgaŭ ĝuos sian nederlandan pension.
Organizo de Nereprezentataj Popoloj (UNPO) festas sian arĝentan jubileon dum ĉi tiuj tagoj en Stokholmo per diversaj internaciaj eventoj, el kiuj la unuan partoprenis hieraŭ ankaŭ la Esperanta Civito, per sia legacia asistanto c-ano Bertil Nilsson.
Iĝas pli kaj pli nombraj la recenzoj pri “Historio de la esperanta literaturo”, kies duan represon la bindejo liveros venontsemajne al LF-koop.