"Kajto" verko de la jaro 2009
“Kajto”, eldonita de Impeto en Moskvo 2009, gajnis la koncernan premion “La Verko de la Jaro”, asignitan de la abonantaro de LF pri la originala poezio de la lasta jarduo. La aŭtoro, Mikaelo Bronŝtejn, estas ruslingva hebreo konata pro sia kanta kaj muzika aktiveco, kaj ankaŭ pro pluraj verkoj proze kaj poezie.