Plendo kontraŭ Künzli pro molesta ebrieco

HeKo 451 6-C, 26 aug 10

Aktivulino de la legacia stabo de la Esperanta Civito liveris al la Kortumo plendon kontraŭ Andreas Künzli, el Lucerno, pro molesta ebrieco.

Laŭ la denunco, la fakto okazis en la fervoja stacidomo de Berno, la 21an de aŭgusto posttagmeze, kie la “ministro de la Esperanta Respubliko” estus kondutinta kiel ĝisvome ebria, en alesto de atestantoj. La aktisto de la Kortumo pridemandos unu el ili, kiu havas la esperantan civitanecon.

Pri la malsobreco de Andreas Künzli ekzistas precedentoj: unu el ili estas atestita interalie de deĵoranto en Kultura Centro Esperantista. Alkoholismo estas formo de malrapida sinmortigo, tipa de profunde frustritaj subjektoj. Kelkaj ebriuloj reagas plore, kelkaj kante, aliaj agreseme. Al ĉi-lasta kategorio apartenus la denuncito.

En la Esperanta Civito pri molestaj ebriuloj oni aplikas la normon validan en la lando kie okazas la fakto, memkompreneble sub la kondiĉo ke tiu normo ne kontraŭas la fundamentan leĝon de la Esperanta Civito, nome la Konstitucion plus la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.