La esperanta eŭropismo estas ektoplasmo
Pasis preskaŭ ne rimarkate la Eŭropa Tago, unu el la simboloj de Eŭropa Unio, delonge ekzistanta antaŭ la ekesto de EU mem, memore pri la deklaro de Robert Schuman, 9 majo 1950.
Pasis preskaŭ ne rimarkate la Eŭropa Tago, unu el la simboloj de Eŭropa Unio, delonge ekzistanta antaŭ la ekesto de EU mem, memore pri la deklaro de Robert Schuman, 9 majo 1950.
La geopolitika situacio rapide evoluanta povus influi ankaŭ la esperanto-mondon. Dum Bertil Nilsson kaj Giorgio Silfer meditas pri la perspektivoj precipe en Eŭropo, Dieter Rooke raportas pri la etoso ĉirkaŭ esperanto en Popola Ĉinio, per intervjuo al Laŭlum.
Programo de la Esperantista Krea Renkontiĝo “ABRITUS”-2011,
10-12 junio 2010 en Razgrad (Bulgario)
10 junio (vendrede)
18h00: Premiera prezento de la esperanta libro de Lilia Nikolova (en la Klubejo de kulturagadantoj)
19h30: Amuza vespero kun prezento de E-filmoj (en kafejo “Esperanto”)
11 junio (sabate)
Danke al la informado kaj publikaj rilatoj laŭ la raŭmisma metodo (esperanto kiel kulturlingvo, ne ĉefe kiel helplingvo; kaj kiel identigilo kaj arta perilo, ne nur kiel komunikilo), la esperanto-literaturo ricevas pli kaj pli da agnoskoj.
Alta nivelo de prelegoj kaj gastoj ankaŭ en la dua tago de la Internacia Verkista Renkonto en Bledo, kiu finiĝas hodiaŭ per la jarkunveno de la Verkista Pac-Komitato de PEN Internacia.
Estas almenaŭ kvar la rimarkindaj naturamikaj aranĝoj en Esperantio dum 2011.
Danke al raŭmismo la esperanta literaturo akiras pli kaj pli da prestiĝo ĉe internaciaj poeziaj vesperoj. La lasta okazo, tre speciala pro la eksterordinara kadro (la naskiĝdomo de France Prešeren, en Vrba), estis hieraŭ vespere en Slovenio.
Ekis la 45a Internacia Verkista Renkonto de PEN Internacia en Bledo (Slovenio), per ronda tablo gvidata de la prezidanto de la Slovena PEN, Marjan Strojan, dediĉita al la temo “Bibliodiverseco kaj la estonto de la verkado”.
La mortigo de Osama bin Laden ne estingas la terorismon el ˝islama˝ matrico, sed ĝi povas konduki al la fino de la kolektiva timo kaŭzita de tiu terorismo kaj arte flegata dum jardeko, precipe en la angle-saksaj socioj.
Okaze de la Laborista Festotago s-ro Osmo Buller anoncis publike sian fieron pro la salajrata membreco en la finna komunista partio (Popoldemokrata Ligo) dum la Andropov-jaroj. Por sia anonco li elektis la retgazeton de s-ro Kalle Kniivilä, mem korespondanto de la periodaĵo de la sama partio, el Moskvo dum la krepusko de Sovetunio.
Esperanta Naturamikaro informas ke ĝiaj korespondadresoj estas: poŝte — Apartado de Correos 20054, ES-29080 Málaga, Hispanio; rete — <naturamik ĉe esperantio.net>.
Kotizoj kaj donacoj estas pageblaj al la konto 1010ENA ĉe Fondumo Pro Esperanto, Svislando. Informo pri la pagmanieroj estas ricevebla ankaŭ de nia redakcio.