Pekino financos Unesko-kurieron en esperanto
La pasintan aŭguston Universala Esperanto-Asocio akceptis la peton de “El Popola Ĉinio”, kiu proponis kuneldoni “Unesko-kurieron” en esperanto. La mono venos de la ĉina registaro kaj UEA ne plu zorgos pri la kosto.
La sponsorado de la (ankoraŭ grandparte) komunisma Ĉinio ne ŝajnas forigi la bezonon de pliaj privataj sponsoroj, laŭ ĵusa alvoko el Nieuwe Binnenweg.