Pekino financos Unesko-kurieron en esperanto

HeKo 720 6-A, 31 okt 19

La pasintan aŭguston Universala Esperanto-Asocio akceptis la peton de “El Popola Ĉinio”, kiu proponis kuneldoni “Unesko-kurieron” en esperanto. La mono venos de la ĉina registaro kaj UEA ne plu zorgos pri la kosto.

La sponsorado de la (ankoraŭ grandparte) komunisma Ĉinio ne ŝajnas forigi la bezonon de pliaj privataj sponsoroj, laŭ ĵusa alvoko el Nieuwe Binnenweg.

Rimarkinda estas tamen la politika signifo de la novaĵo: apud Kubo kaj Vjetnamio (ankoraŭ planekonomiaj ŝtatoj), nun Popola Ĉinio fariĝis bastiono de UEA. Kien evoluas la Universala?

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.