Sukcesa 5a Afrika Esperantologia Semajno
Finiĝis hodiaŭ en Burundio sukcesa Afrika Esperantologia Semajno, la kvina organizita de Kultura Centro Esperantista (ekde la unua en Togolando, 2005), sub la aŭspicio de la Esperanta Civito. Al tiuj kvin aranĝoj, en dek tri jaroj, necesas aldoni du seminariojn, dum la Afrikaj Kongresoj de Esperanto 2016 kaj 2017.