Literatura kafejo pri Ady en januaro

HeKo 698 5-B, 30 dec 18

La fama poeto, amiko de esperanto, Endre Ady forpasis en januaro 1919, sojle de grandaj ŝanĝoj en la hungara socio. Cent jarojn poste d-ro Vilmos Benczik parolos pri liaj vivo kaj verkaro en la literatura kafejo okazonta en Budapeŝto, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, 17 januaro 2019.

Al Endre Ady “Literatura Foiro” dediĉis kovropaĝon kaj eseon en la kolekto 2015. Ĉi-jare ĝi publikigos eseon de d-ro Benczik pri la mondpercepto de tiu progagonisto de la “Nyugat”-epoko.

La literaturan kafejon, la solan konstantan en Esperantio, organizas Fajszi Amika Rondo, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.