Morgaŭ ekos ARKONES 2012

HeKo 515 3-A, 20 sep 12

Ankaŭ en la 28aj ARtaj RenKONtoj per ESperanto, 21-23 septembro 2012, elstaras la partopreno de artistoj kun la esperanta civitaneco: Anjo Amika, Tomasz Chmielik, Jarlo Martelmonto. Jen la programo:

Vendredon, 21an de septembro
17.00 — Russ Williams – “Pri la poezio kaj poezia kritiko de Julius Balbin.”

Kongresa numero 2012 de Heroldo

HeKo 514 3-B, 2 sep 12

La kongresa numero de “Heroldo de Esperanto” atingis la abonantaron, danke al la raportoj verkitaj de sen. Dieter Rooke, korespondanto el Hanojo pri UK, kaj al la enpaĝigo de sen. Anna Bartek, ĉefa redaktoro.

La gazeto enhavas la plej gravajn dokumentojn de UK, inkluzive de paroladoj: ĝi estas, kiel kutime, fundamenta rimedo por la estontaj historiografoj de la esperanto-mondo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.