Forpasis civitanino Zofia Banet Fornalowa

HeKo 515 4-C, 21 sep 12

Atingis nin la trista novaĵo de la morto de c-ino Zofia Banet Fornalowa, unu el la kunfondintoj de la Esperanta Civito, kies vickortumano ŝi estis.

Etna judino, ŝi naskiĝis en Varsovio 1929, kaj mirakle eskapis el la Holokaŭsto. En 1954 ŝi magistriĝis en la Varsovia Universitato per la disertacio “Kleriga sistemo de minoritatoj en Pollando en la jaroj 1918-1939”. Dum kvarono de jarcento ŝi instruis historion en mezlernejo kaj inter 1954 kaj 1956 ŝi laboris en la Vroclava Universitato.

C-ino Zofia Banet renkontis esperanton en 1963 kaj tuj aktivis kadre de la pola Esperantio, atingante gravajn postenojn. Sed ŝi plej fieris pro la gvidado de Teatro Espero Varsovio, kie rolis ŝia edzo, c-ano Jerzy Fornal, talenta aktoro.

Ŝi verkis plurajn librojn precipe pri historio kaj teatro, kun aparta intereso pri du grandaj varsoviaj judoj: Janusz Korczak kaj Ludoviko Zamenhof. Aparte grava estas ŝiaj biografioj, kiel “La familio Zamenhof, eldonita de LF-koop. Ŝi kunlaboris al ĉiu periodaĵo de la kooperativo.

(Legu pli en “Heroldo de Esperanto” kaj “Literatura Foiro”)

La Kapitulo de la Esperanta Civito sincere kondolencas.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.