La UN-Asembleo politike izolas Rusion
Hieraŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis rezolucion kiu kondamnas la rusan invadon en Ukrajnon, per 141 voĉoj kontraŭ kvin (Rusio, Eritreo, Belorusio, Sirio, Norda Koreio) kaj tridek kvin sindetenoj; inter ĉi-lastaj Popola Ĉinio, Hindio, Sud-Afriko, Irano, Kubo, Nikaragvo.