Forpasis civitano Gyorgy Nanovfszky
Hodiaŭ forpasis en Budapeŝto d-ro Gyorgy Nanovfszky (1942[1959]-2021), kies patrino dum certa tempo estis la dojeno de la hungara esperantistaro. Li aktivis per esperanto ekde sia junaĝo, interalie rolante en unika surscenigo de “Sonĝe sub pomarbo” de Julio Baghy.