György Nanovfszky tre misfarta
Fajszi Amika Rondo anoncas ke la fonduma prezidanto, d-ro György Nanovfszky, estis operaciita la pasintan monaton. Ekde tiam li estas ofte dializata, kaj plu vivas inter hejmo kaj hospitalo. Lia farto, jam malbona antaŭe, nun malhelpas lin plenumi la prezidan oficon.