Lingvotesta sesio en Andaluzio, 14 oktobro 2016

HeKo 618 8-B, 16 okt 16

Kultura Centro Esperantista organizis lingvotestan sesion en Malago, ĉe la naturamika Esperanto-Domo, 14 oktobro 2016. Testistoj: Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

S-roj Zeki Ergas (Svislando) kaj Pedro Carrillo (Hispanio) atingis la nivelon A1, kaj ricevos la Eniran diplomon laŭ LTSEC (LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito), la sola kiu enhavas ĉiujn ses nivelojn, inspire al KEFR (Komuna Eŭropa Framo de Referenco) ellaborita de la Konsilio de Eŭropo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.