LF-koop pri enretigaj rajtoj
La enretigo egalas al reproduktado aŭ reeldonado, kaj sekve estas submetata al la normoj pri aŭtoraj (C) kaj eldonaj (P) rajtoj. Ofte LF-koop posedas kaj (C) kaj (P), sed eblas ke la verkisto retenas ĉe si (C).
La enretigo egalas al reproduktado aŭ reeldonado, kaj sekve estas submetata al la normoj pri aŭtoraj (C) kaj eldonaj (P) rajtoj. Ofte LF-koop posedas kaj (C) kaj (P), sed eblas ke la verkisto retenas ĉe si (C).
Laŭ invito de la organiza komitato, prof. Giorgio Silfer instruos al progresantoj dum la Internacia Junulara Festivalo, en Italio (20-26 aprilo 2011). La studgrupo lernos kiel solvi, aŭ almenaŭ eviti, la plej tiklajn problemojn en la esperanto-gramatiko.
Printempo, kiu ankaŭ en la originala esperanto-literaturo komenciĝas hodiaŭ, alportas la printempan numeron de “Femina”. Per ĝi ekas la sepa jarkolekto kaj estas atingita la 25a numero.
Hieraŭ matene en Buĵumburo dum ordinara kunveno la Komitato de Societo Internacia por Paco Universala analizis la rezultojn de la aktivecoj en la unuaj monatoj de ĉi tiu jaro, sub la prezido de c-ano Frederiko Nimubona.
Per la ĵusa rezolucio 1973 pri Libio de la Sekureca Konsilio de UN, la okcidentaj demokratioj intervenas ankaŭ per siaj armeoj en la nunajn revoluciojn de la islama mondo.
Dum la prezidanto de UEA rapide resaniĝis, longe daŭras la (nekonata) malsano de ĝia ĝenerala direktoro, Osmo Buller.
Laŭ la dujara kadenco preskribita de la Pakto, la Kortumo estas renovigota okaze de la Foruma sesio en Milano, 3 junio 2011. Same kiel lastfoje, la nova Kortumo ekoficos en la posta jaro, kaj ĝia mandato koincidos kun la starto de la nova parlamenta mandato.
La ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio, s-ino Barbara Pietrzak, diskonigis al la ĉefa instanco de la Asocio la proponon de “Gvidlinioj pri la revuo Esperanto”.
Filippo Franceschi, sub sia pseŭdonimo Sen Rodin, verkis recenzon pri la libro de sen. Anatolo Gonĉarov en “La Kancerkliniko”. Apud strategiaj konsideroj, en sian tekston li enmetas faktajn erarojn. Ĉi tie ni okupiĝos nur pri ĉi-lastaj. Pri la cetero, eble alian fojon.
La suba mesaĝo aperis en publika diskutlisto. La sendinto jam havis la okazon plendi pri la nuna UEA-regantaro. Li tamen konfuzas la konceptojn de “movado” kaj “komunumo” (endas relegi la Konkludojn de Segedo) kaj ŝajnas koincidigi la tutan Esperantion kun unu asocio.
Ĉi-semajnfine kunvenis por la dua kaj lasta fojo la komisiitoj de la Kapitulo, por prepari la kanvason de la leĝopropono celanta la starigon de la Esperanta Tempobanko, laŭ rezolucio aprobita de la lasta senata sesio.
La natura katastrofo kiu trafis Japanion ĉi-semajne, kun pliaj sekvoj ĉe la homaj konstruoj efike al la medio (digoj, atomcentraloj ktp), memorigas al la homaro, kaj al la esperanta popolo kiel ĝia eventuala avangardo (laŭ difino unue de Zamenhof en la letero al Schneeberger, kaj poste de Hodler, kiu en januaro 1915 uzis la vorton “elito”), pri niaj respondecoj vidalvide al la