Kurso en la naturamika Esperanto-Domo
De lundo la 3a ĝis vendredo la 7a de oktobro 2016, 10h00-13h00, prof. Giorgio Silfer gvidos intensivan kurson por komencantoj en la naturamika Esperanto-Domo de Malago, strato Ricardo de la Vega 14.
Por la efiko de la kurso la instruisto ne akceptas pli ol kvin gelernantojn. Libera kontribuo por la didaktika materialo kaj Esperanta Naturamikaro.