La Verda Listo preskaŭ kompleta por la elektoj 2016

HeKo 612 9-C, 5 sep 16

La Komitato Kunordiga kaj Subtena de la Verda Listo preskaŭ finis la unuan parton de sia laboro, nome la preparon de la kandidatlisto. Ĝi konsistos el dek naŭ nomoj por dek naŭ postenoj en la Senato de la Esperanta Civito.

Laŭ neoficiala informo, nur duono de la elirantaj senatanoj estos rekandidatigita, kaj nur unu el ili por la kvara mandato sinsekve: temas pri la nuna Konsulo, Marie-France Conde Rey, kies aktiveco estas submetenda al la juĝo de la elektantaro.

La proporcio inter eŭropanoj kaj ekstereŭropanoj estos pli malalta ol du kontraŭ unu. Ĉiuj kvin kontinentoj estos reprezentitaj, escepte de Oceanio. Afriko estos la plej grava post Eŭropo.

La nomojn de la du ĉefkandidatoj ne decidos la KoKuSo, sed la tuta listo, ene de kelkaj tagoj. La ĉefkandidatoj mem proponos la programon de la listo por la venonta jarkvino.

La definitiva listo estas liverenda al la Kortumo antaŭ la 1a de oktobro 2016.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.