En Prago prezento de HEL fine de majo

HeKo 639 1-B, 26 mar 17

“Historio de la esperanta literaturo” estos prezentita en Prago 31 majo 2017, dum literatura kafejo kie gastos unu el la aŭtoroj, c-ano Giorgio Silfer.

Dum sia prezento en la ĉeĥa ĉefurbo prof. Silfer faros la punkton pri la reago de la esperanta publiko al la verko realigita kun kolego Carlo Minnaja, kaj eldonita de Kooperativo de Literatura Foiro.

Pliaj deliroj de "Libera Folejo"

HeKo 637 9-B, 18 mar 17

Kalle Kniivilä alinome Karleto Kiunivela havas specialan tendencon montri sian mankon de profesieco, kiam temas pri agentejo KOSMO (kiu denuncis lin kaj lin devigis al publika pardonpeto) aŭ pri la gazeto “Heroldo de Esperanto”.

Laŭ peto de la koncernatoj, ni aperigas precizigon pri la plej gravaj falsaj informoj en lia lasta artikolo pri HdE.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.