Kabindanoj murditaj de angolanoj en Kongolando

HeKo 638 3-A, 20 mar 17

La 2an de februaro 2017 la registaro en ekzilo de la Kabinda Respubliko estis informita ke kvar kabindaj responsuloj en Kongolando-Brazavilo, departemento de Niari, estis murditaj de angolaj agentoj. La kvar viktimoj estas: Alexandre Taty Canier (sekretario de FLEC), Estanislas Boma, Rotula, Alfredo Mabiala. Iliaj korpoj, ĵetitaj en la monton de Muabi, precize en la arbaregon de Mayombe, estis trovitaj en plena putro.

La 11an de marto 2017 proksime al Tshela (Malsupra Kongolando) angolaj militistoj perforte eniris hospitalon, serĉante kabindanojn kaj trovante unu malsanan. Tiun ili arestis kaj murdis, eĉ tranĉante liajn gambojn. La loka loĝantaro estas terurita de tiu krimo kaj de mortominacoj kontraŭ ĉiu eventuala atestanto.

Pro la supraj faktoj ĉiu timas reprezalion. La kabinda registaro denuncas tian situacion, esperante ke la internacia komunumo reagos por savi la kabindan popolon.

Subskribis: Joël Batila, kanceliero

(HeKo 638 3-A, 20 mar 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.