La eŭropa financa krizo koncernas Esperantion
La financa krizo en Eŭropo, specife en la eŭro-areo, koncernas Esperantion multe pli ol la financa krizo en Usono antaŭ tri jaroj, kvankam ĉi-lasta kaŭzis fortan reduktiĝon de la rimedoj je dispono de Esperantic Studies Foundation, unu el la ĉefaj financantoj en la esperanto-mondo. Estas do bone orientiĝi pri la eŭropa krizo, almenaŭ supraĵe.