Afrikanoj en la Tago de la Pioniroj
Tiu ĉi tago 14a de aprilo ion gravan memorigas al ĉiuj Esperantistoj. Temas pri la morto de Zamenhof. Memorindas, ke la 14an de aprilo 2006 lanĉiĝis la Deklaracio pri la Esenco de Afrika Esperantismo (DEAE). Nun estas la vico de io alia sed plu en Afrika Agado. Jen ekfunkcias UETA (Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko).