Demokration mezuras la elektoj
Jen interesa komparo pri sekretaj balotoj por la plej supraj instancoj en Esperantio.
Jen interesa komparo pri sekretaj balotoj por la plej supraj instancoj en Esperantio.
Hieraŭ c-ano Georgi Mihalkov en Sofio fariĝis 60-jara. Verkisto, recenzisto kaj publicisto, konata sub la pseŭdonimo Julian Modest; membro (kaj revizoro) de Esperanta PEN-Centro, redakciano de LF, Lingva Komitatano.
Artikolo de “La balta ondo” (serioza retgazeto ĉefredaktata de A. Korĵenkov), raportanta pri la premio “La Verko de la Jaro 2011”, kaŭzis la sekvan komentarion de Andy Künzli, ministro de la Desperanta Respubliko (gramatika eraro en lia originalo):
Programo de la Internacia Krea Esperanto-Renkontiĝo “Abritus” en Razgrado (Bulgario)
8 junio 2012
18h30: en kafejo “Esperanto”: Amika vespero.
9 junio 2012
10h30: vizito de la historiaj vidindaĵoj en la urbo. Starto de la Esperanto-Domo ĉe strato Sveti Kliment 36.
La 44a Internacia PEN-Konferenco, organizata kiel kutime de la Slovena Centro, ekis hieraŭ en Bledo, kun la reprezento de dudek kvin centroj. La gravan eventon funebre vualas la trista novaĵo de la forpaso de Thomas von Vegesack, prezidinto de la Komitato por Verkistoj en Prizono.
La plej amata ĉevaleto (ho, povra poneo!) de s-ro Kalle Kniivilä estas raporti pri ĉies fiaskoj kaj paneoj. Escepte de tiuj el la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio.
La kazoj de E @I (gvidata de Peter Baláž en Slovakio), Kosmo (gvidata de Francesco Maurelli kaj Brunetto Casini en Italio) kaj Edukado.net (gvidata de Katalin Kováts en Nederlando) estas mikrosociologie interesaj.
Feminisma Esperanta Movado estas la unua establo aliĝinta al la Pakto kiu petis la helpon de la agentejo Kosmo por prepari propran, ambician projekton.
Post tuta jardeko, Tutmonda Esperantista Junular-Organizo sukcesis havi demokratian baloton por sia Komitato. La tuta membraro rajtas elekti kvar B-komitatanojn, kaj finfine estis pli da kandidatoj ol postenoj (sep por kvar).
Inter la ok poemaroj kiuj kandidatis por “La Verko de la Jaro 2011”, nur du estis aŭtoritaj de virinoj, ambaŭ el Bulgario, kie dum la lastaj jaroj, ankaŭ danke al la stimulado de premio EKRA, manifestiĝis interesaj poetinoj.
Feminisma Esperanta Movado decidis iniciati, kaj Kultura Centro Esperantista akceptis gastigi, la trian Atelieron pri beletra kreivo, principe rezervitan al virinoj. Ĝi okazos en la Esperanto-Domo de Svislando, 11-15 julio 2012. La atelieron ankaŭ ĉi-foje gvidos c-ano Giorgio Silfer.
Osmo Buller, direktoro de Universala Esperanto-Asocio, obstrukcis aŭ rekte haltigis tri projektojn de UEA aŭ TEJO financeblajn de Eŭropa Unio per la helpo de la agentejo Kosmo, laŭ sia propra deklaro al la skandalisma retgazeto LibFol: