Malunueco ne estas katastrofo
En grandaj rondoj ene de la esperanto-komunumo regas kvazaŭ aksiomo la tezo, ke unueco estas forto. La tezon oni deziras aplikata tiel, ke ĉiuj esperantistoj prefere kolektiĝu en nur unu organizaĵo. Tio estus, oni kredas, plej efika. Sed ĉu vere? Ĉu iu, kiu studas E-historion povus honeste diri, ke esperanto fartus kaj status pli bone, se SAT neniam ekzistus? Certe ne!