La tagordo de la Foruma sesio 2008

HeKo 362 2-C, 21 jul 08

La dua branĉo de la Civita Parlamento, nome la Forumo, kunvenos en Bruselo tuj post la Senato, 25-26 julio 08. Kvankam la sesio enfokusighos pri la honoro al Amikejo, kaj la tagordo enhavas neniun proponon de nova direktivo, la agendo de la asembleo de la paktintoj meritas atentan legon.

La Forumo principe okupiĝos kaj pri la Konstitucio kaj pri la Pakto: ĝi estos vokita ratifi la unuan konstitucian amendon (pri la balotpremio), se la Senato ĝin aprobis, kaj modifi la Pakton, per aldono al la artikolo 3. La Forumo ankaŭ decidos pri la novaj aliĝpetoj: el Niĝerio kaj el Israelo.

Ne precipe administran, sed strategian karakteron havos du aliaj punktoj en la tagordo, kiuj koncernos internacian kongreson respektive antaŭprojekton de sistemo por monitoradi la evoluon de la entreprenoj en Esperantio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.