Rezulto de la literatura konkurso EKRA-2011
La ĵurio de la Internacia Literatura Konkurso EKRA-2011, prezidata de c-ano Ljubomir Trifonĉovski, kaj konsistanta el c-inoj Dimitrinka Kateva kaj Ivaniĉka Maĝarova, anoncas la rezulton. La konkurson organizis la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, Razgrad (Bulgario), sub la aŭspicio de la revuo “Literatura Foiro”.