For la politikan indiferenton!

HeKo 484 9-A, 9 jun 11

La jasmena revolucio evoluas al perforto pro la agoj de la diversaj diktatoroj, kiuj pafigas kontraŭ la popolo. La internacia komunumo povas sincere atesti pri la respondecoj de la aŭtokratoj en Libio, Jemeno, Sirio, kiuj kulpas pro la masakroj kaj aliaj fiagoj kontraŭ civiluloj.

Unuiĝintaj Nacioj, kiel legitima reprezentanto de la internacia komunumo, havas la devon haltigi tiujn masakrojn, se ĝi ne volas riski delegitimiĝon. La saman riskon kuras, je sia skalo, Araba Ligo.

La revolucia procezo en la islamaj socioj ne estas haltigebla, kaj la okcidentaj demokratioj havas plenan intereson subteni ĝin. Malofte etika, politika kaj ekonomia interesoj koincidas: jen estas la kazo. Ĉia hezito estas eraro, kiu kompromitas la venontajn rilatojn inter la okcidenta kaj la islama mondoj.

La jasmena revolucio estas vasta popolmovado, kiu inkluzivas virinojn. La pozitiva evoluo de la virina kondiĉo en la islamaj socioj dependas de la sukceso de la jasmena revolucio, kaj ambaŭ elementoj (unu ene de la alia) rilatas al la konduto de la okcidentaj demokratioj vidalvide al tiu ĉi konjunkturo.

Okcidento, ĝuste ĉar demokratia, devas sperti pli vastan mobilizon de pli kaj pli multaj franĝoj en siaj socioj: unuavice tiu kiu batalas por feminismo. Tiusence la mobilizo de la Indignantoj, kiu inspiriĝis al la modelo de la jasmena revolucio, estas elreviga, ĉar ĝi koncentriĝis al la internaj problemoj, sen klara subteno al tiu revolucio.

La esperanta popolo, almenaŭ tiu parto el ĝi aktivanta en demokratiaj strukturoj, kia la Esperanta Civito, ne povas resti indiferenta vidalvide al ĉi tiu problemaro.

(Giorgio Silfer)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.