La granda risko super Eŭropa Unio
Jean Monet kutimis diri ke la unuiĝo de Eŭropo formiĝas dum la krizoj. Kaj ĉar la nunan krizon alportis viruso el Popola Ĉinio, indas memori ke la ĉina ideogramo por “krizo” konsistas el du partoj, kun du specifaj signifoj: “danĝero” kaj “ŝanco”. La danĝero estas evidenta, la ŝanco malpli.