Oni konu ĝin sifiliso, oni forĝu neologismon kiel nostalgion, sed multaj morboj havas (pli prave ol malprave) nomon ligitan al nacio. Kaj tiu nomo estas internacie konata: la franca malsano, la svisa malsano, la hispana gripo…
Certe la plej terura estas la unua, kiun alportis al Italio la trupoj de reĝo Karlo la Oka, dum invado konata kiel “kretmilito”, fine de la dekkvina jarcento. La difino “franca malsano” enhavas ankaŭ aludon al la reputacio de pli liberaj seksaj kutimoj, kiu honoris la francojn. La renesanca filozofo Girolamo Fracastoro verkis poemon pri tiu venerea malsano: “Syphilis Sive Morbus Gallicus”; el la nomo de la protagonisto, paŝtisto en Ameriko, venas sifiliso.
Malpli terura estas la malsano de la svisoj, konata kiel nostalgio. La vorton el grekaj radikoj pregis medicina studento en Bazelo, Johannes Hofer, en 1688. Li konstatis ke ofte la svisaj mercenarioj deprimiĝas, kaj serioze malsaniĝas, pro hejmveo; sed se la preskaŭ mortonta soldato atingas la patrolandon en brankardo, la simptomoj dampiĝas, ĝis kompleta resaniĝo. Charles Baudelaire transformos la svisan malsanon al universala sento, kiun bone konas ĉiu elmigrinto aŭ rifuĝinto.
Certe kalumnia estas la difino “hispana gripo”. La malsano manifestiĝis unuafoje en Kansaso (1917) kaj ĝin alportis al Eŭropo la usonaj armeanoj, kiuj devis rekte iri al hospitalo anstataŭ tranĉeo. Pro la milita cenzuro, nur la gazetaro en la neŭtrala Hispanio raportis kiel unua pri tiu gripo; tial ĝi transiris al la historio (kaj al PIV) kiel “hispana”. Multaj milionoj mortis dum kvar jaroj, precipe inter junaj homoj, pro la hispana gripo: ĝi estis la unua efektiva pandemio, kiu atingis eĉ Alaskon kaj forajn insuletojn en la Pacifiko.
Konkludo: se “hispana” estas kalumnia, “franca” aŭ “svisa” ne; kaj ankaŭ ne “ĉina” por la viruso de la nuna pandemio origine el Popola Ĉinio. Kredi ke aludi al ĉinoj estas rasismo, ŝajnas pli stulte ol ridi pri “la maladie des cons”, kiel oni jam aŭdas en Francio pro la akronimo CONID, kaj post la ŝerca moko fare de la emerita prezidentedzino…
Aldonu komenton