Mortis Gianfranco Molle, la animo de la Roma skolo
Gianfranco Molle (1950[<1975]-2018), la plej fama artisto en la roma skolo de la esperanto-kanzono, forpasis ĉi-matene. Filo de vilaĝestro kaj de elementa instruistino, kiel junulo li interesiĝis pri nia lingvo koincide kun civilserva iniciato de TEJO ĝuste en Roccasecca (kie naskiĝis, krom li, alia grava muzikisto: Severino Gazzelloni).